Alagoana Asocio de Esperanto estis fondita la 28-an de januaro 1971.
Pri la historio de Esperanto em Alagoas ĝs 2004 kiam okazis la 39-a Brazila Kongreso de Esperanto legu en:
http://historio.esperanto.org.br/maceio_eo
HISTORIO DE ALAGOANA ASOCIO DE ESPERANTO:
1971 – AAE estis fondita kaj la unua prezidanto estis Kolonelo Francisco Alves Mata; (en la paĝo 137 de lia biografio “Memórias de Alves Mata” – Maceió – 2005 li parolas pri la Asocio kaj lia agado favore al Esperanto: inter aliaj la venigo de la profesoroj Paulo Amorim Cardoso, Carlos Lima Melo kaj Geraldo Pádua por gvidi E-kursojn; la oficialigo de Esperanto en lernejoj publikaj kaj la preparo de la universitata pastoralo por prezentado en Brasília-DF dum la 66a UK (Universala Kongreso de Esperanto)
Pri kolonelo Francisco Alves Mata (en la portugala lingvo): https://docs.google.com/viewer?a=v&pid=explorer&chrome=true&srcid=0B3h3M3gsmq-VZmEwODEyMjUtMzcxZS00NWQzLWE1M2MtOTU2NjE4NTQ4ZTRi&hl=pt_BR
1978 – La statuto de AAE estis publikigita en la Oficiala Tagĵurnalo de Alagoas (23-a de septembro 1978).
1981 – Karavano de anoj de AAE partoprenas la 66-an UK en Brasília. Kun ili la Universitata Folkoro Grupo kiu prezentis pastoralan dancon dum la kongreso.
1983 – Du anoj de AAE (Nancy kaj Aristóphio) reprezentas la asocion dum la Kongreso de Brazila Konsilantaro en Olinda de la 12-a ĝis la 15-a de novembro 1983.
1985 – Aristóphio partoprenas la 21-an Brazilan Kongreson de Esperanto en Belo Horizonte-MG (17a-21-a/07/1885)
1987 – Ari partoprenas la 23-an Brazilan Kongreson de Esperanto en Rio kaj kunportas la E-flagon por la venonta BKE en Maceió.
1988 – Paulo Amorim Cardoso gvidis bazan kurson en kursejo de la urbocentro de Maceió en junio.
1986-1988 – Aristóphio Alves Filho gvidas bazajn kursojn ĉe Lingva Instituto (Instituto de Línguas) – CEPA – Farol. Tiu loko estis ankaŭ provizora sidejo de AAE.
1988 – AAE okazigas la 24-an Brazilan Kongreson de Esperanto de la 11-a ĝis la 15-a de julio 1988 – Lernejo Guido de Fontgaland, Maceió – AL.
1988 – Aristóphio Alves Filho reprezentis AAE en la SAT-kongreso okazinta en Campos do Jordão-SP.
1989 – En septembro 1989 ni havis la viziton de germana paro: Hans kaj Ursula. Hans ludis gitaron kaj kantis E-kanton ĉe Lingva Instituto (Instituto de Línguas – CEPA) – provizora sidejo de AAE.
1990 – AAE tranlokiĝas de CEPA al la Kultura Centro de la Federa Universitato de Alagoas (Espaço Cultural da UFAL), placo Sinimbú – centro – Maceió/AL kaj tie restas ĝis 1996.
1990 – AAE okazigas ekspozicion en januaro ĉe la Komerca Centro Iguatemi.
1990 – Du anoj de AAE (Neider kaj Ari) partoprenas la 75-an UK en Havan, Kubo;
1990 – II Laborkunsido de Nordorientaj E-Asocioj de la 01-a ĝis la 02-a de decembro 1990 en Campina Grande-PB
1991 – Neider partoprenas la 76-an UK en Bergen, Norvegio;
1991 – Profesoro José Passini Rektoro de la Universitato Federa de Juiz de Fora /MG (UFJF) vizitas AAE ĉe Kulturdomo de UFAL (ECUFAL)
1992 – Neider kaj Ari partoprenas la Ekologian Konferencon Rio 92 – ĉe aterro do Flamengo, Rio de la 1-a ĝis la 14-a de junio 1992.
1992 – V Laborkunsido de Nordorientaj E-Asocioj en oktobro 1992 ĉe kulturdomo de la Universitato Federa de Alagoas (Espaço Cultural da UFAL)
1994 – Laborkunsido en Maceió.
1994-1996 (sep/1994 – jun/1996) – Ari kaj Núbia faras instruvojaĝon Eŭropo (Hungario, Litovio, Pollando, Danio, Norvegio kaj Hispanio).
1995 – Neider Jatobá (prezidanto de AAE) partoprenis la la 31-an BKE en Juiz de Fora – MG, de la 9-a ĝis la 14-a de julio 1995.
1995 – Vizito de Katarina B. – Ŝi gvidis bazan Cseh-kurson en la publika biblioteko de Maceió.
1997 – Aristóphio Alves Filho gvidis bazan Cseh-kurson (15-a/01 ĝis 14-a/02/1997) ĉe Lar São Domingos – Maceió.
1997 – Ekspozicio: Internacia Tago de la libro kaj Esperanto – Centra Poŝto (ECT-AL) – Maceió – de la 22a de aprilo ĝis la 03-a de maio 1997.
2000 – En novembro vizitis nin la portugalo Manuel Alves Pedrosa el Sintra, Morelinho.
2001 – Neider, Ari kaj Núbia partorenas la 37-an BKE en Brasília;
2001 – Aristóphio A. Filho gvidis bazan kurson (80 hora) ĉe E-Departemento de la Spiritisma Centro William Crookes (10-a/02 ĝis 08-a/12/2001 – unufoje semajne).
2002 – Karavano de AAE partoprenas la 87-an Universalan Kongreson en Fortaleza – CE;
2003 – Karavano de AAE partoprenas la 38-an BKE en Belo Horizonte – MG;
2004 – Gonzalo gvidis bazan kurson ĉe Kulturdomo de UFAL.
2004 – AAE okazigas la 39-an BKE en Maceió (18-22/07/2004) ĉe la Privata Universitato FEJAL/CESMAC;
Vidu fotojn de la partoprenintoj en: https://esperantoalagoas.wordpress.com/fotos-fotoj/
2006 – XIV Laborkunsido de Nordorientaj E-Asocioj – ĉe FETAG – Maceió de la 21a ĝis la 23-a de aprilo 2006 – Vidu informojn en la portugala ĉe: http://esperanto-rn.org.br/arquivo/eventos#reuniao_de_trabalho_do_nordeste
2006 – Gonzalo el Santiago de Kubo venis al Maceió kaj gvidis 2 bazajn Kursojn ĉe CEFET – Maceió (decembro);
2006 – Karavano de AAE kune kun Gonzalo vizitas Palmeira dos Índios kaj Quebrangulo (naskiĝurbo de Graciliano Ramos).
2007 – Karavano el Maceió partoprenas la Brazilan Kongreson en Rio de Janeiro – centjariĝo de la Brazila Movado;
2009 – Gonzalo gvidis bazajn kursojn ĉe CEFET-Maceió kaj Liceo Alagoana de la 18-a de majo ĝis la 19-a de junio.
2010 – Gonzalo gvidis kurson en CECITE (Centro pri Scienco kaj Teknologio). Vidu la fotojn ĉe: http://esperantomaceio.blogspot.com/2011/01/termino-de-curso-basico-fino-de-baza-e.html
2010 – La 15-an de decembro gelernantoj partoprenas la Z-tagon. Okazis prezentado de la video Tenerifo, ekspozicieto de esperantaĵoj kaj prelegeto.
2012 – Gonzalo Collantes gvidis du bazajn kursojn en Maceió: de la 28-a de aŭgusto ĝis la 28-a de septembro la klaso estis en IFAL-Maceió (ex-CEFET), poço; kaj de la 01-a ĝis la 30-a de oktobro ĝi estis en CECITE (Centro de Ciências e Tecnologia da Educação), Av. Fernandes Lima, Farol (CEPA).
Vidu pli da fotoj en: Fino de la Kurso ĉe CECITE
2012 – AAE okazis la Zamenhofan-tagon la 19-an de decembro 2012 ĉe CECITE – CEPA – Farol, Maceió. Okazis prezentado de la filmoj “Esperanto estas”, malgranda ekspozicio kaj lotumado de DVD, libroj kaj teko inter la partoprenintoj.
———————————————————————————————————————————————
A Associação Alagoana de Esperanto foi fundada em 28 de janeiro de 1971.
Sobre a história do Esperanto em Alagoas até 2004 quando ocorreu o 39º Congresso Brasileiro de Esperanto leia em: