NOTÍCIAS DIÁRIAS EM ESPERANTO
Veja as principais notícias do mundo em Esperanto. Há alguns meses o redator argentino Maximiliano Catania resume, na língua internacional, as principais notícias do mundo em pequenos vídeos no youtube.
Veja no canal: http://www.youtube.com/user/mxcatania/feed?filter=2 (click em “exibir mais” abaixo de cada vídeo no youtube para ler o texto do vídeo)
ou veja no portal RTE – Radio Televido Esperanto
Informou: Szilvási László
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
———————
TAGAJ NOVAĴOJ MALLONGE – KAJ PER VOĈO KAJ PER TEKSTO!
Kio estis la ĉefaj novaĵoj hodiaŭ en la mondo? – je tiu demando faras respondon Maximiliano Catania el Argentinio, redaktoro de novtipa jutuba novaĵservo!
Jam de pluraj monatoj li ĉiutage resumas en Esperanto la plej gravajn novaĵojn en 1,5 minuta aŭd-vida kompilaĵo per jutuba filmeto: oni vidas frapfilmeton (kiel en televidoj), aŭdas la novaĵojn (kiel en radioj), kaj sub la filmeto oni povas ankaŭ legi la voĉlegitajn tekstojn, kiu povas multe helpi la komencantojn.
Tiuj aŭdvidaj tagaj novaĵoj estas spekteblaj en propra kanalo de Youtube ĉe http://www.youtube.com/user/mxcatania/feed?filter=2
Maximiliano Catania produktis jam pli ol 100 novaĵ-registraĵojn, kiujn oni povas spekti laŭ diversaj enhav-kategorioj: eo-novaĵoj, sportaj novaĵoj, novaĵoj por Muzaiko, novaĵoj de BBC, ktp.
La kompilaĵoj estas aŭd-videblaj ne nur en la jutuba kanalo, sed ankaŭ en la novaĵportalo RTE ĉe http://novajhoj.weebly.com/ kaj ankaŭ en Muzaiko.
Gratulojn al Maximiliano Catania!
Szilvási László
——
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu